Not very proficient in Esperanto yet? Click the button below to read the following information in English.
Ĉu vi volas partopreni en FAJRO 2024 sed loĝas ekster la Nacia Ĉefurba Regiono (NCR) aŭ spertas malfacilan financan situacion? Ĉu vi ne povas financi vian veturadon al Quezon-urbo sola? Filipina Esperanto-Junularo, kun la malavara financa subteno de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), lanĉas specialan stipendion por realigi vian partoprenon en la evento!
Se vi estas elektita por ricevi la stipendion, vi povas:
Aliaj kostoj kiel vojaĝasekuro aŭ poŝmono ne estos kovrita de la stipendio. Se vi bezonas loĝadon antaŭ aŭ post la evento, ni povas helpi vin serĉante la plej malmultekostan eblon.
Por povi esti elektita al la stipendio, vi devas, je la momento de kandidatiĝo:
Ekzistaj aldonaj, favoraj kondiĉoj kiuj povas helpi vian kandidatiĝon (sed ne estas nepraj):
*Loĝantoj de ĉi tiu regiono ricevos malpli altan prioritaton por elektiĝo. Ĉiukaze, la elekta komisiono pritraktos ĉiun kandidatiĝon laŭ ties propra merito.
Se vi estas elektita, vi devas plenumi la jenajn kondiĉojn por efektive ricevi la stipendion:
Konsciu pri la jenaj datoj:
Ĉu vi havas demandon? Sentu vin libera paroli kun la organiza teamo aŭ skribu al ni per retmesaĝo aŭ plenigante la kontakto-formularon.
TEJO estas la internacia organizo de junaj esperantistoj kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en pli ol 50 landoj. Ĝi organizas la Internacian Junularan Kongreson (IJK) kaj aliajn aktivaĵojn per provizi junuloj per oportunoj pri internacia kunlaboro kaj kultura interŝanĝo.
Filipina Esperanto-Junularo estas fiera landa sekcio de TEJO ekde 2017. Subtenu la agadon de TEJO iĝante individua membro hodiaŭ.
Universala Esperanto-Asocio estis fondita en 1908 kiel organizaĵo de individuaj esperantistoj. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 120 landoj.
Filipina Esperanto-Junularo tenas neformalajn kunlaborajn rilatojn kun UEA. Subtenu la agadon de UEA iĝante individua membro aŭ donacante hodiaŭ. (Kaj se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli, vi samtempe iĝas individua membro de TEJO.)