La plej granda junulara Esperanto-evento en Filipinoj rapide alproksimiĝas. Rezervu vian lokon por partopreni en tago de amuzaj lernigaj aktivaĵoj!
DaysDays
HrsHours
MinsMinutes
SecsSeconds
Click on the button below to read this page in English:
Filipina Esperanto-Junularo invitas vin al Filipina Junulara Renkontiĝo aŭ FAJRO, la ĉefa jara evento de ĉiuj junaj parolantoj kaj lernantoj de la internacia lingvo Esperanto.
FAJRO 2024 okazos en la urbo Quezon (Metro Manila) sabaton, la 10-an de aŭgusto 2024 ekde 10:00 ĝis 18:00 por festi la 137-an Esperanto-Tagon.
Daŭrigu la legadon suben por malkovri pli pri la evento, inkluzive de kiel aliĝi.
Parolantoj kaj lernantoj de ĉiuj lingvoniveloj estas bonvenaj, tial FAJRO 2024 estas la perfekta oportuno por ke vi interagu kun aliaj esperantistoj tra la tuta lando se vi volas plibonigi vian lingvonivelon!
Kiel la plej granda renkontiĝo de esperantistoj ĉi-jare, FAJRO 2024 proponas al vi vastan gamon de aktivaĵoj por kunhavigi vian konon kaj disvolvi viajn lertojn amikiĝante kun aliaj kaj vastigante viajn retojn.
Partoprenantoj ricevos Esperanto-varojn de la organizo kaj de niaj partneraj organizoj, ĉiuj senpage! Ankaŭ estos opcio aĉeti kelkajn ekskluzivajn, loke faritajn varojn kontraŭ malaltaj prezoj.
FAJRO 2024 okazos sub la eventa temo: "Revigligi Esperanton en Filipinoj."
Parto de la programo estos dediĉita al la esplorado pri diversaj manieroj plifortigi kaj plivastigi la Esperanto-komunumon en la lando, speciale post kiam ĝi estis severe limigita de la kronvirusa pandemio kaj aliaj internaj kaj eksteraj faktoroj. Ni debatos pri novaj sed realismaj strategioj por faciligi al filipinanoj la malkovron kaj lernadon de Esperanto kaj la enĝaĝiĝon en la tutmonda junulara komunumo.
La fina programo nun haveblas! Vizitu ĉi tiun paĝon por malkovri la plenan programtabelon de FAJRO 2024.
La programo estos plena de aktivaĵoj proponitaj de membroj de la filipina Esperanto-komunumo. Vi povas sperti atelierojn, prelegojn, ludojn ktp. Ludante ricevu la ŝancon gajni tre ekscitajn premiojn!
Ni ankaŭ invitas vin aŭskulti la kulturan prezenton de Jubert Cabrezos, nian lokan Esperanto-poeton, kiu laŭtlegos sian Esperantan poemaron.
Excelspace
2/F, 335 Quirino Highway, Quezon City, Metro Manila (Guglo-Mapoj)
FAJRO 2024 okazos en Excelspace, kunlabora spaco kaj kafejo kiu troviĝas en la nordorienta parto de la urbo Quezon. Ĝi ne nur estas pura, komforta kaj klimatizita, sed partoprenantoj ankaŭ havos aliron al senlimaj kafo, teo, kaj suko, rapida interreta konekto, elektringoj, kaj aliaj aferoj! Vidu la fotojn pli sube por vidi kiel ĝi aspektas.
Legu ĉi tiun dosieron por vidi diversajn opciojn per publika transporto al Excelspace.
La ĉefa laborlingvo de la evento estas Esperanto, kvankam ĝi estos malfermita al ĉiuj sendepende de iliaj lingvoniveloj. Ni rekonas ke ankoraŭ ne ĉiuj partoprenantoj bone parolas Esperanton, tial krokodilado estos permesita kaj la angla kaj la filipina lingvoj povos esti uzitaj je ajna momento laŭnecese.
La evento estos malfermita al unuopuloj de ĉiuj aĝoj kiuj parolas aŭ lernas Esperanton. Lokoj estas limigitaj kaj aliĝantoj estos akceptitaj laŭ kronologia ordo ĝis ĉiuj lokoj estos okupitaj.
Niaj individuaj membroj en 2024 ricevos rabaton de ₱100, tial ni forte kuraĝigas ke vi aliĝu aŭ remembriĝu por disponi ĉi tiun rabaton (krom aliajn avantaĝojn por membroj).
Fiksitaj aliĝkotizoj estas jenaj:
Ordinara Kotizo (Membroj) - ₱ 400.00
Studenta Kotizo* (Membroj) - ₱ 350.00
Ordinara Kotizo (Ĉiuj nemembroj) - ₱ 500.00
Eksterlandanoj (Neloĝantoj) - ₱ 630.00 / € 10.00
Via aliĝkotizo inkluzivas aliron al la evento, la eventa sako, senlimaj trinkaĵoj kaj manĝetaĵoj, kaj tagmanĝo. Ĝi estas neredonebla sed transdonebla.
*Rabato aplikiĝas al studentoj de bakalaŭraj studoj aŭ malpli altaj studniveloj. Prezentu validan student-identigilon ĉe la akceptejo je alveno.
Ni forte rekomendas ke vi antaŭpagu por ĝui rapidan akcepton dum la evento. Vi povas pagi per la jenaj metodoj:
Banka ĝiro
BDO Unibank Inc.
Kontonomo: Albert Stalin Garrido
Kontnumero: 005350261895
Poŝtelefona Numero: 09682279145
Priskribo: FAJRO 2024 Reg [VIA NOMO]
Landbank of the Philippines
Kontonomo: Albert Stalin Garrido
Kontnumero: 3077106196
Poŝtelefona Numero: +34666851879
Priskribo: FAJRO 2024 Reg [VIA NOMO]
GCash
Albert Stalin Garrido
09627411963
Priskribo: FAJRO 2024 Reg [VIA NOMO]
Per UEA-konto (nur por pagoj en eŭroj)
UEA-kodo: phej-d
GRAVA ATENTIGO: Kiam vi pagas uzante ajnan el la du metodoj ĉi-supraj, ĉiam samtempe sendu al info@esperanto-ph.org pruvilon de pago.
Ankaŭ eblas pagi kontante al la akceptejo dum la evento se necese.
Sentu vin libera kontakti la organizan teamon per retpoŝto aŭ uzante la kontakto-formularon. Membroj povas rekte paroli kun ni per la babilgrupoj de la organizo.